La ĉie-admirata Grafo Danilo Daniloviĉ, laŭ komisio de la fifinancistoj de Pontevedro, sekrete serĉas kapitalon. Li devas aranĝi, ke la milionoj de la juna vidvino Hanna Glawari restos en lia lando. Jen opereto de Léhar en la medio de grafoj kaj baronoj, diplomatoj kaj altaj armeanoj. Kompreneble temas pri amo, kaj eĉ pli, pri mono. Por esti preciza, pri milionoj, kiuj kompreneble iras al la ĝusta persono je la feliĉa fino.
La personeco de Grafo Danilo fakte ja ekzistis. Li estis la tron-heredonto de la Balkania princlando Montenegro - la verkistoj de la opereto rapide ŝanĝis tion al Pontevedro - kaj ankaŭ fifama libertino. Post la sukcesa premiero de Die lustige Witwe la 30-an de decembro 1905 ĉe Theater an der Wien, la ambasadoro de Montenegro en Vieno emfaze protestis, je kio la kronprinco informis, dum intervjuo en Parizo, ke li sentas sin flatita kaj amuzita, kaj ke li tute ne intencis protesti pri sia tiel-nomata sceneja duoblulo. Laŭ li, ĝi ne estis "tiel multe for de la vero!" Koncerne kiel Die lustige Witwe ricevis sian titolon, estas la jena rakonto. Ĉar oni ne povis konservi la originalan, iom sekan, titolon Der Attaché, la aŭtoroj ekserĉis titolon pli bonan. Tio troviĝis tre rapide, kiam Léhar iun tagon aŭdis la teatro-direktoron Emil Steiniger diri al la giĉetistino: "Ne pli da senpagaj biletoj por la vidvino de la referendario! La venontan fojon kiam ŝi revenos, elĵetu ŝin, ĉi tiun ĝenan vidvinon (lastige Witwe)!" Léhar, kiu misŭdis, elkriis ĝoje, "Lustige Witwe (gaja vidvino)? Jen nia titolo: La Gaja Vidvino".
Post la premiero de 1998, la gazetaro skribis pri Die lustige Witwe: La frenezaj ŝercoj kiujn s-ro Richter elpensis sukcesas fojon post fojo. Fakte, ĉefa punkto estis la fama "Virinoj"-septeto, en kiu la viroj komike montras sin kiel kabaredo-dancistinoj. La cetero de la enscenigo estas plena je subtila kaj bone ludita foleco. Laŭdon do al ĉiuj koncernatoj. Ĉi tiu vertiga, ekscita teatraĵo meritas havi elvenditajn salonegojn ĉie.
(Peter van de Lint, Trouw, la 16-a de novembro 1998)
Meti Primadonon en infanĉareton estas fakte la plej simpla afero en la mondo. Dum teĥnikaj provoj tio ŝajnis unue tre malfacila, kaj oni klopodis elturniĝi pere de ĉiaspeca trukado, ekzemple speguloj, kaŝitaj laŭtparoliloj, nigra lumo, falsaj fundoj, kaj hologramoj. Bedaŭrinde nenio sukcesis, do finfine oni trovis solvon en metodo kiu estis vaste uzata dum la epoko de Ŝekspiro: provizora trampolino, du pecoj de strio, kaj sep fortikaj kulisoŝovistoj kun feraj stangoj.
Eble ne la plej komforta labormaniero, sed certe efikis, kiam oni rigardas la foton!