Fraŭlino Barlaston muzikas kun sia propra kolekto de longe-suferantaj kaj internacie renomaj pianistoj, sed ankaŭ aperis kiel gastino kun diversaj orkestroj. Inter la kantoj, de tempo al tempo super glaso glaso glaso glaso glaso glaso glaso da ŝereo, ŝi multe babilas al la aŭskultantaro, kaj ankaŭ senstreĉigas ĉiujn per deviga kunkantigado. La kabaredaĵo estas tute fleksebla pri tempo (ĉio eblas inter tri minutoj kaj naŭdek minutoj); ĝi povas esti en unu parto aŭ du. Normale ĝi klimaksas per reprodukto de ia "Last Night of the Proms", en kiu la aŭskultantoj ricevas trumpetojn, serpentaĵojn, flagojn, k.t.p. por amuzi sin. Kaj la ŝereo fluas kaj fluas.........
Mallonge: ĉi tiu ŝereema, ridiga, emerita primadono ne scipovas, post sukcesa internacia kariero, ĝui la krepuskon de la vivo. Do, kun sia "kaprica aspekto", "nesuperebla voĉo-kvalito" kaj "nekutima Angla humursento", la distra chanteuse sukcesis resti juna-je-kora per sia aperado (kaj ĉiam kun staranta ovulacio) sur multaj scenejoj - ĉu en tendo aŭ teatro, bankestra oficejo aŭ porsinjora klubo, domo au ĝardeno, flug-haveno aŭ futbalejo (la helikoptero kaj la matĉo inter Groningeno kaj Willem II de Tilburgo estis aparte interesaj) ŝi kadukigas ĉion. Ĉi tiu ĉarma diva de la pli leĝera genre tute ne planas jam ekkuŝi sur la divanon!
Ĉu vi ŝatus vidi ĉi tiun "Grand Old Lady of the Classics"? Nu, plaĉus al ni aŭdi ion de vi.........
Kun bondeziroj,
Samuel Abernathy
(por Emily Barlaston)
P.S. Kvankam Fraŭlino Barlaston havas neniun apartan reprezentanton, la jenaj impresarioj jam dungis ŝin: Ali van Dijk-Verbeelding, Amsterdams Uit Bureau, Ank le Noble, Artiesten en Musici, Theaterbureau B.VIP.M., Arjan van Dijk Group, EPOC Management, Heijs & Koks, Van Hoof & Van Hoof, Impresariaat De Plu, Jan van Ingen Management, Loeder Events, Lex Kater, Michel Bijpost, Nederlands Impresariaat, Nikè Event Consultants, Planet Event, Stichting PromoSing, Stichting Willemijn, Stress Management, Jan Swinkels, Targett Entertainment, Theaterbureau Charles Aerts, VIP Events kaj Theaterbureau Paul Wijtvliet (Nederlando); Michael Julian (triste forpasinta, Portugalujo); SamJin Entertainments (Koreujo); Alan Clements Productions, Second City Management kaj The Singers' Agency (Anglujo).
Fraŭlino Emily Barlaston
(Ordeno de la Brita Imperio)
Estimata Sinjoro au Gesinjoro,
Kiel prezenti la kabaredaĵon Fraŭlino Emily Barlaston, O.B.E.? Nu, jen kiel tekstas la libro "Kiu estas kiu":
Emily Barlaston, O.B.E.
Ĉi tiu tre Brita sinjorino naskiĝis en Stoke-on-Trent, Anglujo, en 19#@ - estis Vendredo. Ŝi vizitis la Akademion de Fraŭlino Ida Pratt-Fall por Finance Embarasitaj Junaj Sinjorinoj apud Keighley, Jorkŝiro, kaj tiam havis privatajn kant-lecionojn de Signore Aldo Coniglio, la renoma porko-buĉisto el Bradford. Post pluraj jaroj kun diversaj muzikalo-, opereto-, kaj opero-kompanioj en Britujo, la ekscentrika Fraŭlino Barlaston prezentis sian Nederlandan debuton kiel Prima Donna Dissoluta kun la Opero de Zuider Zee. Kvankam ŝi emeritiĝis en 1977, ŝi nuntempe tre multe okupiĝas per la Naŭa Adiaŭa Turneo de sia legenda one-lady show (nomita One Lady Show) en Anglujo, Belgujo, Nederlando, Francujo, Aŭstralio, Germanujo, Aŭstrujo, Danujo, Portugalujo, Hispanujo, Ĉeĥoslovakujo, kaj Suda Koreujo. Aldone al part-tempa laboro kiel modo-konsolistino al la Nederlanda Evangelia Dissenda Asocio, ŝi faras ankaŭ flor-aranĝadon por Radio Polonia. Ne nur membro de la Ordeno de la Bruta Imperio (prezentita al ŝi fare de ŝia persona amikino Reĝino Elizabetino la Dua kiel oficiala danko por ŝiaj servoj kiel kultura diplomatino, kaj ŝiaj aktivecoj kun la Skoltinoj de Anglujo) ŝi apartenas ankaŭ al la Internacia Laborista Esperantista Naturista Biciklista Asocio, kiun ŝi helpis fondi. Nuntempe, ŝiaj milde ekscitaj am-romanoj La sekreta amo de Ludoviko kaj Lapenna kaj mi estas haveblaj de la brokanta sekcio de la Libroservo de U.E.A., kie ŝia unua Kompata Disko (kun la Franca kompanio Vinilkosmo) daŭre troveblas kontraŭ 17 eŭroj por kilogramo.