La repertuaro de
Fraŭlino Barlaston...


               Jingle, bells    
Ĉiun Kristnaskon, milionoj da homoj mondvaste kantas Jingle, Bells (Tintilar'). Tamen malmultaj konas la viron malantaŭ la kanto. Lia nomo estis James Lord Pierpont.

Pierpont naskiĝis en Boston, Massachusetts, kaj poste iris kun sia familio al Savannah en Georgia, kie li komencis labori kiel instruisto de kantado, kaj postenis kiel orgenisto en preĝejo Unitariana, kie lia frato, John Pierpont, estis la pastoro.

Kvankam oni ne scias precize kie li verkis la kanton, oni registris, ke li ricevis la kopirajton por Jingle, Bells en 1857, kiam li loĝis en Savannah. Originale, la kanto havis la titolon The One Horse Open Sleigh (La unu-ĉevala malferma sledo).

Kvankam aliaj membroj de lia familio kontraŭstaris la sklavo-
industrion en Usono, James Pierpont aliĝis al la Sudista konfederacio kaj komponis plurajn kantojn, kiuj subtenis la aferon de la Sudistoj, ekzemple Strike for the South (Batu por la Sudo) kaj We Conquer or Die! (Ni venku aŭ mortu!).

Antaŭ emeritiĝo, Pierpont estris la muzikan fakon de la Akademio de Quitman, Florida. Li mortis en 1894, kaj enteriĝis en la amata Savannah.

Laŭ tradicio, li ekhavis ideon por la teksto de la kanto kiam sinjorino, aŭdinte la melodion, diris al li: "Mr. Pierpont, what a merry little jingle!" (Kia gaja melodieto!)

La tekston de Jingle, Bells tradukis David B. Richardson, kaj ĝi troviĝas en Amerika Esperanto-Kantaro, eldonita en 1955. Feliĉan Julon (eventuale)!




Reiru al la repertuaro de Emily
Ĉu vi havas propran plej ŝatatan kanton?
Kial ne e-leteri al Emily pri ĝi?
Skribu komenton an la GASTO-LIBRON
Kie Emily kabaredis lastatempe?
Reiru al la ĉefa paĝo


































































see the English version of this page