Fraŭlino Emily Barlaston




"Drag" estas
kontraŭnatura!

Malofte okazas, ke angla-nederlanda artistino turneas en landoj kiel Aŭstralio, Koreio, Aŭstrio aŭ Pollando, aŭ ke ŝi estas akompanata far famaj orkestroj. Por la klasike trejnita kantistino Emily Barlaston tio estas normala afero. Do jam temp' está pli konatiĝi kun ĉi tiu jaroza kaj renoma primadono.

de Diederik Leebeek                                    legu iom el la recenzoj de Emily!

Vi estas klasike trejnita kantistino. Mi supozas ke vi neniam kantas en trinkejoj, ĉu?
"Ĉefe mi kantas dum privataj vespermanĝoj. Vi trovos min inter la supo kaj la fiŝaĵo. Sed mi ja kantis ankaŭ kun orkestroj kiel la Nacia Filharmonia Orkestro de Nederlando, la Orkestro de Brabanto, kaj la Orkestro de la Concertgebouw. Antaŭ kvin jaroj mi ludis la rolon de la Baronino en la muzika komedio Candide, de Leonard Bernstein. Tre amuze. Oni murdis min ĉiuvespere."


Kiajn kantojn vi havas en via repertuaro?
"Mi kantas ĉion, kunkantigajn numerojn el mia plej ŝatata periodo, la Dua Mondmilito, kantojn el muzikaj komedioj kiel The Sound of Music, el operoj kaj operetoj. Ne malbone por knabino kun unu pulmo, ĉu ne?"


Kie estas la alia pulmo?
"Probable en botelo ie en hospitalo."


Kiam vi konstatis ke vi scipovas kanti?
"Patrino kondukis min ĉiudimanĉe al la preĝejo. La pastoro ege interesiĝis pri mia voĉo. Li aŭdis min kanti pli laŭte ol ĉiuj aliaj de la kongregacio. Iun tagon li prenis min al la malantaŭo de la preĝejo, kaj demonstris al mi sian orgenon. Tio estis tre agrabla."


Kiom da jaroj vi havis tiam?
"Proksimume tri, mi pensas, tio okazis en mil naŭcent... tus, tus..."


Kio okazis post tio?
"Mi fariĝis membro de la Skoltinetoj kaj tiam de la Skoltinoj. Ni kutimis prepari tendumejo-fajrojn, kaj kanti ĉiajn kantojn. Antaŭ ol mi povis konstati ĝin, mi studis kantarton en Italio, kaj finfine mi aliĝis al opera trupo. Mi estis ankaŭ Prima Donna de Opera Texel dum iom da tempo."


De kie vi originas?
"Mi naskiĝis en Stoke-on-Trent. Oni nomas tiun regionon La Nigra Lando, ĉar la montetoj estas tre malhelaj. Plus, oni fabrikas interesajn ceramikaĵojn tie."


Vi parolas, kvazaŭ vi venas de tre bona familio...
"Onia familia estis ja tre riĉa antaŭe, sed la sklava industria tute kadukiĉis, kaj tio estis fino de ĉio."


Kie vi nun loĝas?
"En New Dustin. Oni nomas ĝin Nova, ĉar la vilaĝĥo aĝas nur tricent jarojn, kaj ĝi troviĝas sufiĉe apude al Old Dustin. Mi regule flugas al Holando por fari koncertojn. Mi tre ŝatas Nederlandon, sciu."


Kial?
"La fromaĝo kaj ĉiuj tiuj ventromueliloj. Tre amuze!"


Ĉu la nederlandanoj entute komprenas la anglan humuron en via kabaredaĵo?
"Humuro? Kion vi celas, humuro?"


Ĉu vi havas edzon?
"Ne, mankas al mi la tempo. Kiam mi emeritiĝis en 1977 mi devis denove komenci labori, por konservi la komfortan vivstilon al kiu mi jam alkutimiĝis. Kaj nun mi estas pli okupata ol antaŭe. Ĉu vi havas edzinon?"


Ne...
"Ho, kiel domaĝe. Vi ne estas unu el tiuj homoseksualoj, ĉu?"


Jes ja!
"Mi ja aŭdis pri tiaj aferoj efektive. Iam mi pensis ke homoseksualoj estas tiaj homoj, kiuj emis paroli pri kuirado kaj trikado, ĝis juna amiko mia klarigis ĝin al mi. Finfine li devis fari desegnaĵojn por mi, do poste mi ja komprenis la aferon. Nu! Tiaj aferoj simple ne ekzistis kiam mi estis juna. En mia vilaĝo ni havas nur duopon da homoseksualaj hundoj, sed oni ŝajnigas, kvazaŭ oni vidas nenion."


Sed ĉu via publiko ne plejparte konsistas el gejoj?
"Nu, la publiko estas tre miksita. Iuj el ili estas eĉ intermiksitaj."


Sed ĉu vi ne prezentis vian spektaklon en la amsterdama diskoteko Exit, kaj dum la Roza Sabato kaj dum la "Gay Games?
"Jes, tio estas vera. Sur flosanta podio meze de la Parko Vondel. Ĉu vi scias kion signifas 'to fondle' en la angla? Temas pri kion oni faras al alia persono per la manoj. Do angloj opinias ke oni literumas ĝin 'Fondle Park", ha, ha. Sed mi iam estas en la parko, estas dum la tago, do bonŝance mi mem ne vidas tiajn aferojn. Se mi ja vidus ĝin, mi rigardus flanken kaj ŝajnigus kvazaŭ nenio okazas."


Ĉu via repertuaro dependas de la speco de via publiko, aŭ de la evento?
"Mi ĉiam aranĝas miajn robojn antaŭe. Se mia blua robo hazarde estas pura, mi pensas, kiu kanto taŭgus al ĉi tiu robo? Ho jes, feliĉa kanto. Kaj se la ruĝa estas pura, tiukaze mi elektas kanton melanĥolian. Mi ofte pensas, kion farus Margaret Thatcher en mia pozicio, kaj tiam ĉio bone iras."


Kiamaniere vi konas Margaret Thatcher?
"Ni studis kune - almenaŭ, mi studis kune."


Do vi ambaŭ havas la samajn politikajn opiniojn?
"Be, be, Margaret Thatcher estas Konservativa kun majuskla K, kaj mi estas konservativa kun minuskla k. Mi ĉiam diras al ŝi, "Margaret, vi estas tiel majuskla K!" Ha, ha. Sed ŝi rifuzas plu paroli kun mi. Mi nomas ŝin Baroness, sed ŝi volas ke oni nomu ŝin Lordino. Sed ŝi ne estas aŭtentika Lady."


Ĉu vi iam nervozas antaŭ ol vi komenciĝas?
"Estas bona afero esti iomete nervoza, alie oni ne donas sian plejbonon. Se mi estas tro streĉita, tiukaze granda glaso da ŝereo ĉiam helpas. Kaj se tio ne efikas, tiam mi prenas duan glason. Tio konservas la gorĝon bele malseka, darling."


Kiel vi konservas la voĉon kaj la korpon en ordo?
"Mi kantas dum mi duŝas min ĉiutage, kaj mi rigardas multe da teniso en la televido. Mi atas resti aktiva, sciu."


Ĉu ne estas malfacile por aĝa sinjorino prezenti sin tiel ofte publike?
"Ne tro malbonas. Kutime kiam mi prezentas miajn spektaklojn mi disdonas kantfolietojn, por ke ĉiuj povu kunkanti.  Fine de la spektaklo, se mi sentas min iom laca, mi simple lasas al la spektantoj fari la laboron."


Kial ni neniam vidas vin en la televido?
"Oni neniam invitas min. Fakte mi ja aperis en la televido kun la antaŭa ĉef-ministro de Nederlando, Ruud Lubbers. Tio estis tre agrabla. La Kristan-Demokrata Partio organizis kongreson kaj mi devis distri la politikistojn. Post mia dek-sesa ŝereo mi estis sufiĉe malĝentila al li. Li venis sur la podion kaj manpremis min. Tiam mi diris: "Vi estas devinta razi vin antaŭ ol veni ĉi tien." La publiko vere ridegis, sed S-ro Lubbers ne trovis ĝin agrabla afero."


Kio estis la plej speciala okazaĵo kiun vi iam prezentis en Nederlando?
"Estis privata aŭdienco ĉe certa palaco en Apeldoorn, por certa persono, kies nomo mi ne havas permeson mencii."


Kion vi pensas pri la nederlandaj drag queens?
"Ĉu vi parolas pri viroj kiuj vestas sin kiel virinoj? Estas nenatura, tiel tekstas en la Biblio. En mia vilaĝo la polico probable arestus ilin, ha, ha. Kiam mi unue venis al Nederlando, mi pensis ke drag-spektakloj iel temis pri drogoj. Do mi neniam ĉeestis. Mi ja vidis ilin en la televido, se mi nur aspektus tiel bela. Mi ne estas tiel juna kiel mi iam estas, ĉu ne. Kiam mi ellitiĝas matene mi rigardas en la spegulon, kaj vere mi preferus reiri al la lito. Sed tio okazos ankaŭ al vi, darling, kiam vi atingos mian aĝon."


Vi diris ke vi havas kiom da jaroj?
"Vi petola knabo, venontan fojon mi batos vian pugeton. Sinjorino neniam parolu pri sia aĝo, ĉu ne. Parenteze, kion vi faros post ĉi tiu intervjuo?"


Informo pri engaĝi Fraŭlinon Barlaston, kaj pri ŝia agenda, troveblas ĉe www.barlaston.com


legu iom el la recenzoj de Emily!
sendu e-leteron al ŝi!

















    vizitu la TTT-ejon de "Gay and Night"
    klaku chi tie por viziti la indekson de Emily
    lees deze interview in het Nederlands
click to read this interview in English