La emerita Angla kantistino Fraŭlino Emily Barlaston naskiĝis en 19#@ en Stoke-on-Trent, Staffordshire, kaj ricevis sian O.B.E. (Ordenon de la Brita Imperio) el la manoj de sia persona amikino Reĝino Elizabetino la Dua, kiel dankon por ŝiaj servoj kiel primadono kaj kultura diplomatino, kaj por ŝia laboro kun la Skoltinoj kaj Skoltinetoj de Anglujo.


Kvankam ŝia opera kariero oficiale finiĝis jam en 1977, ŝi restadas aktiva kun recitaloj kaj koncertoj en (interalie) Aŭstralio (Adelaide Centre, Adelajdo) Aŭstrujo (Austria Centre, Vieno), Granda Britujo (Royal Albert Hall, Purcell Room, Tiddy Doll's kaj Kensington Hilton, Londono), Irlando (St. Paul's Hall, Belfasto), Danujo (Krudttønden, Kopenhago), Belgujo (De Zeyp, Bruselo), Francujo (La Mounède, Tuluzo), Hispanujo (Palau de Música, Valencio), Koreujo (Sheraton Grande Walkerhill kaj Westin Chosun, Seulo), Germanujo (Y.M.C.A., Neumünster), Ĉeĥoslovaĥujo (Palaco de Kulturo, Prago), Portugalujo (Barringtons, Almansil) kaj en Nederlando (kie ŝi pasigas multe da sia tempo) - kaj ĉie kun staranta ovulacio. Ŝi festis la Liberaligon de Nederlando per koncertoj por Anglaj soldatoj, kiujn ŝi pli frue distris en hospitalaj litoj (prezentita en The News Quiz de B.B.C. 7).


Post sia apero kun la Nederlanda Turnea Opero en la rolo de "La Baronino" en la muzika komedio Candide de Leonard Bernstein (kun Marcel Reijans), ŝi komencis la sepan adiaŭan turneon de sia one-lady-show, nomita One Lady Show. Ŝi aperis kiel gasto de pluraj geeminentuloj en Nederlando - ekzemple Reĝino Beatrix kaj (eks)-ĉefministro Ruud Lubbers - kaj ankaŭ kantis en Freies Radio Rhein-Neckar, Radio Aŭstrujo, Radio Bermudafunk, Radio Pekino, Radio Varsovio, Radio 4 Nederlando kaj ankaŭ - kompreneble! - Radio Esperanto. Ŝi aperis en Pollando en la Esperanto-kursoj Mazi en Gondolando kaj Mazi revenas al Gondolando; poste ŝia unua Kompakta Disko Vinilkosmo debutis, kun la Franca kompanio Eurroka. Ŝi estas aŭdebla ankaŭ en la Rusaj diskoj Emily kaj la Teulo kaj Knedu min, fraŭlino.


Krom partopreno en la Internacia Esperanto-Festivalo en Aalen, Germanujo, ŝi prezentis ankaŭ An Evening Alone with Miss Emily Barlaston kaj Thursday in the Park with Emily en Vondel-parko, Amsterdamo; pretere, ŝi partoprenis en aidoso-beneficoj kaj aperis en la fama Roza Sabato en Musis Sacrum, Arnhem. Por la futbal-teamo Willem la Dua ŝi ĉefrolis en la filmo Vaarwel, Jan Vullinks kaj ankaŭ gastis en koncertoj kun la Orkestro de Brabanto, la fanfaroj de la Reĝa Nederlanda Armeo kaj kompanio Philips, la Kapelo de la Reĝaj Nederlandaj Maristoj, la Paletti-Orkestro, Salon-Orkestro Belle Epoque, kaj la fama Orkestro Concertgebouw. Ŝi ricevis invitojn kanti en la U.K. en Tel-Avivo kaj la I.J.K. 2000 en Honkongo. Dum Kristnaska 2000 ŝi estis la stelulino en la spektaklo Rondom Kerst ĉe teatro De Avenue en Tilburg, Nederlando. Antaŭ nelonge ŝi havis la honoron kanti en la ĉeesto de Iliaj Moŝtoj la Grafo kaj Grafino de Almelo, kaj aperis en serio da koncertoj kun la fama virvoĉa kvarteto Mezzo Macho. En 2003, ŝi estis la Ceremoniestrino por la Nokto de la Voĉo dum la Muzika Festivalo en Enschede, Nederlando.


Ekde 2004, Fraŭlino Barlaston aperas regule en Hôtel de l'Europe, Amsterdamo, kie ŝi kabaredis ankaŭ por La Ekscelencoj, Iliaj Ambasadoraj Moŝtoj de Britujo kaj Maltujo; tiam orkestrestro Jaap van Zweden invitis ŝin kanti en du koncertoj kun la Nederlanda Simfoni-Orkestro, kaj ankaŭ gasti en Hago, je la 100-jara datreveno de lia renoma orkestro, la"Residentie" - antaŭ Ŝia Nederlanda Reĝina Moŝto Beatrix, la Reĝino de Holando. Oni ankaŭ invitis ŝin kanti dum festo en la ĉeesto de Lia Nederlanda Reĝa Princa Moŝto Kronprinco Willem Alexander, kaj Princedzino Máxima (lia edzino)! Fraŭlino Barlaston estis ankaŭ la surprizo dum la adiaŭa festo por Lia Ekscelenco, S-ro Clifford Sobel, Ambasadoro de Usono, kaj Lia ĉarma edzino Barbara (en la ĉeesto de pluraj membroj de la Nederlanda Knabineto).


Venis aliaj invitoj: koncertoj en Hungerford kaj Newcastle, Anglujo; ripeto de ŝia Kopenhaga kabaredo-konkero, por KEF 2005 en Helsinko; la Roterdama UK en 2008; Internacia Seminaro en Xanten, Germanio; turneo en Iberujo (alivorte, Hispanujo kaj Portugalujo); la klimaksa lasta vespero de Straatfestival de Vlissingen, Nederlando; kaj ŝia spektaklo Last Night of the Proms dum la Ummi Gummi Festival en Lienz, Aŭstrujo. Pretere - terure ekscite! - ŝi rekomencis sian muzikan karieron antaŭ "la kulisoj", plie, en tre serioza komika opero!


Estontaj planoj? Nu, Emily ricevis peton de Richard van de Crommert kaj Barrie Stevens aperi kiel Majstrino de la Ceremonioj en la nova programo Hallelujah VariéTea inter Novembro 2009 kaj Aprilo 2010 ĉe Comedy Theater in de Nes, Amsterdamo - kun vera Te-Manĝo!




               reen al supro   al ĉefa paĝo     vidu antaŭajn prezentojn

     kial ne e-leteri al Emily?     aŭ subskribi ŝian GASTLIBRON?












































  fraŭlino Emily Barlaston
          biografieto

Estontaj planoj? Alklaku al la oekomstige plannen? Klik op de dika primadono opor scii pli...