Dum Septembro kaj Oktobro 2001, Emily Barlaston turneos en Nederlando kun nova versio de la komika opereto La Gaja Vidvino de Franz Léhar. Ĉu ŝi ludos Hanna, Olga aŭ Valencienne? Eftektive, ne: ĉi tiujn rolojn prizorgos la talentaj Elisabeth Werres, Marijke van Proosdij kaj Ellen van Haaren - eble Emily estas iomete tro, nu, matura por ĉi tiuj roloj. Tamen, ŝi iros al la alia ekstremo, per la personigo de la eta Bebo Rossillon. Sed kiel oni metas Primadonon en infanĉareton, specife kun tiel ampleksa proporcio, kiel F-ino Barlaston? Facilas: nur alklaku sur la bildo de la infan-ĉareto por eltrovi tion - kaj estos ankaŭ pli da detaloj pri la turneo.